Kaŝnomoj

Vi povas ligi alternativajn retadresojn, nomatajn kaŝnomojn, al via konto Mailo. Kiel la mesaĝoj senditaj al via ĉefa retadreso, retmesaĝoj senditaj al viaj kaŝnomoj alvenos rekte en vian leterkeston.

Vi povas krei kaŝnomojn kaj uzi ilin por sendi kaj ricevi retmesaĝojn. Vi povas forigi ilin iam ajn. Vi povas ankaŭ ŝanĝi vian ĉefan retadreson elektante vian novan ĉefan retadreson inter viaj kaŝnomoj. Por malhelpi misuzon, la nombro da kaŝnomoj kiuj povas esti kreitaj dum periodo de 30 tagoj estas limigita.

Averto! Vi povas uzi vian ĉefan retpoŝtan adreson nur por konekti al via Mailo konto en la retpoŝto, kun retpoŝta kliento aŭ kun programo.

Kaŝnomo++ (Premium trajto)

La funkcio Kaŝnomo++ permesas uzi kaŝnomojn por ricevi retmesaĝojn sen krei ilin antaŭe. Simple aldonu la ++ signojn sekvitajn de la ŝlosilvorto de via elekto ĉe la fino de via ensaluto, antaŭ la @ (ekzemple: mia adreso++shopping@mailo.com).

Por ne plu ricevi mesaĝojn senditajn al specifa kaŝnomo++, vi povas nuligi ĝin.

Vi ankaŭ povas uzi kaŝnomo++ bazitan sur unu el viaj normaj kaŝnomoj. Ne eblas uzi kaŝnomo++ kiel sendinto-adreson de viaj mesaĝoj.

SciigojX